Translate

środa, 8 lutego 2012

CHŁÓD WSPOMNIEŃ


Siedząc w ciepłym, jasnym pokoju, gdy za oknem mróz siarczysty, jedynie na wspomnienie mrozów syberyjskich robi mi się zimno. Jednak chłód wspomnień, to nie ten sam chłód jakiego doznawali wygnańcy. Dziś  mnie samemu wydaje się to nieprawdopodobne jak można było przeżyć taki koszmar jakim była nasza tułaczka, gdy leżąc w barłogu głodny i zziębnięty jedynym ciepłem były wiersze i opowiadania mamy, a  rozgrzewała nadzieja na powrót do ojczyzny i siła woli przetrwania.

En siberia ĥato
En siberia ĥatoMalvarme, sombre en ĥat' siberia,
Blanka je prujno kaj griza ĉagreno.
Ĉe la fenestro plena da glacio
Frostas figuro de la Dipatrino.
Gastas severa frosto en la ĥato,
La malsat' frapas pli kaj pli obstine.
Ho! kien iri serĉi la kompaton?
Ĉu en sufero iu helpos fine?
Nenia leĝ' por bestoj kaj povruloj,
Por la viktimoj de fia perforto.
Kiu nin juĝi kaj helpi alkuros
Por lastmomente savi nin de l' morto?
En la ĥat' ploras l'infanoj malsataj
Kuŝantaj kuntirite sur ĉifonoj.
Kiu kondamnis ilin je sort' aĉa,
Fisort' hunda por ĉi miaj infanoj ?
Kiu tiel implikis niajn vojojn
Kaj nin ĵetis en neĝ-nuban venton,
Nur frost', mizero, sin kaŝas en anguloj,
La mort' kaj frenez' montras nigrajn dentojn.
Morti en fremdej' estas ja terure:
Lastan esper-sparkon en la kor' sufoki.
La patrujon plej karan, ununuran
Eĉ el la tombo ni daŭros alvoki.
Diri nenion, plendi al neniu,
Malsaton kaj froston brulajn elteni.
Kiel hundo mortanta pro rabio
Per lastaj fortoj al la hejm' reveni!
Anna Rudawcowa
Esperantigis Helena Tylipska
Loĝejo estas varma kaj hela, mi ne sentas ĉi tie eksteran vintran froston, tamen memorigo de siberijaj frostoj malvermigas min.Tamen la memorigo ne estas  same kiel reala malvarmego, ĝi estas trute ilia, kruela vntro por Polaj ekzilitaj mizeruloj.Hodiaŭ eĉ al mi mem, ne estas kredebla tiama terura situacio, ŝajnas esti kiel pasinta terura sonĝo. En pajlokuŝejo, malsata varmigis min nur patrinan voĉon leganta rakontoj kaj versojn plenaj de espero pri baldaŭa revenigo Patrujon.


Brak komentarzy:

Prześlij komentarz